Ludado en parko kaj dum Paralela Universo

Dum aŭgusto ni finfine denove renkontiĝis vive! En parko en Potsdamo ni kvinope ludis, manĝis, kaj babilis distance. Do, kiel Alex diris, vere estis ABELO (apud-berlina esperanta ludado). 🙂

La jenaj ludoj bone funkciis ekstere kun distanco: Tantrix, Tabuo en Esperanto, Dobble/Spot it, kaj Pantomimludo (uzante kartojn de Tabuo, Imagine, aŭ iu alia simila ludo).

20200808_162457[1]

Ni ankoraŭ ne planas regule renkontiĝi en kafejo denove, sed preskaŭ ĉiusemajnfine rete ludas tabulludojn kune. La sekvas ludado estas planata por la venonta sabato (tago de la internacia virtuala renkontiĝo Paralela Universo) ekde la 14a horo (instrukcioj troveblas ĉi tie se vi ŝatus ĉisemajne aŭ iam kunludi).

Raporto de la julia (reta) ludado kaj aliaj novaĵoj

La julia ludado ankaŭ okazos rete. Ĉifoje partoprenis 6 regulaj ludantoj el Berlin, Potsdam, kaj Freiburg. Ni ludis la jenajn 8 ludojn: Ligretto, Wizard, 6 nimmt, Trans America, San Juan, Puerto Rico, 7 Wonders, kaj 11 nimmt

20200711_202301
Iam elĉerpiĝos la kuko-koloroj. 🙂

ABELO, nia somera semajnfina renkontiĝo kaj la kialo por la kutima aŭgusta paŭzo de la sabata ludado, bedaŭrinde estas nuligita dum 2020. Do, eble okazos dum aŭgusto reta ludado. Se jes, oni anoncos ĝin ĉi tie.

Julia (reta) ludado 2020

Ankaŭ dum junio ni denove ludis rete. Estis denove 8 partoprenoj, ĉifoje de diversaj lokoj, kaj miksaĵo de kutimaj, iamaj, kaj novaj ludantoj. Ni restis en unu granda grupo kaj ludis la jenajn ludojn: 6 nimmt, Wizard, Ligretto, 7 Wonders, Bohnanza, Trans America, kaj 11 nimmt.

20200613_200403

La sekva ludado ankaŭ okazos rete, je la 11a de julio ekde la 14a horo ĝis ĉirkaŭ la 22a horo. Se vi emas partopreni, jen la instrukcioj.

Junia (reta) ludado 2020

Dum majo ni denove ludis rete. Partoprenis 8 homoj, el kiuj 7 fakte ludis kaj 3 venas de aliaj urboj aŭ landoj. Estis simila al normala renkontiĝo – ni en granda grupo iom babilis kaj ludis kartludojn por varmiĝi, poste kreis du grupojn por la pli longaj ludoj.

La kafejo Kibo fakte denove funkcias, sed grupoj ne rajtas renkontiĝi tie – laŭ la nunaj reguloj maksimume du familioj aŭ loĝkomunumoj rajtas sidi kune, kaj oni devas teni distancon de almenaŭ 1,5 metroj.

Por tamen iom subteni la kafejon, ni duope iris tien.

20200516_124532
Tiom striktaj la reguloj ne estas 🙂
20200516_125404
Finfine krespoj denove!

Poste, kiel planite, ni ludis rete ekde la 14a. Denove estis kelkaj teknikaj problemoj (kiom da partoprenantoj la ludoj povas havi ne ĉiam estas klara, ekzemple, kaj kelkaj homoj devis iom lukti kun mikrofono aŭ retkonekto), sed ni sukcese ludis la jenajn ludojn: 6 nimmt, Cartagena, Wizard, Bluff, Trans America, 11 nimmt, kaj 7 Wonders.

20200516_192907
Kuko kaj ludoj hejme

La sekva (plej verŝajne ankaŭ reta) ludado okazos je la 13a de junio ekde la 14a horo. Se vi emas partopreni, jen la instrukcioj.

Unua reta ludado kaj Maja ludado 2020

Dum pli ol ses jaroj ni ludis ĉiumonate ĉe la kafejo Kibo. Krom dum ABELO-aŭgustoj ni neniam maltrafis monaton! Sed nun pro la pandemio de k(o)ronviruso kaj la reguloj por limigi ĝin, jam du renkontiĝoj estis nuligitaj. Heike proponis la ideon anstataŭe ludi rete, do dum aprilo okazis la unua reta ludado.

Estis sukceso! Kvin regulaj partoprenantoj virtuale renkontiĝis kaj ludis kvin konatajn ludojn rete (Verflixxt, Wizard, Trans America, Kingsburg, kaj Cartagena), kaj dume voĉe babilis. La retpaĝo ne estas tute memklariga, sed kune ni elturniĝis. Plejparte teknike bone funkciis; nur post la 20a la retejo ekhavis problemojn pro tro da uzantoj. Iom mankis la kelneroj, sed neniu malsatmortis. 🙂 Jen kelkaj (ekran)bildoj:

20200418_202200

Por la 16a de majo ni jam rezervis tablon ĉe Kibo, sed dubas ĉu la renkontiĝo vere povos tiel okazi. Se ne, ni denove rete ludos, provizore ekde la 14a horo. Se vi volas aliĝi, sekvu la subajn instrukciojn:

  • Iru al la retpaĝo https://m.brettspielwelt.de/
  • Kreu konton
  • Ensalutu
  • Aliĝu al la grupo “Kibo (Esperanto)” (maldekstra menuo sub “Community”)
  • Por voĉbabili, klaku la parolvezikon, elektu la babilejon de “Kibo (Esperanto)”, kaj poste klaku la mikrofonan simbolon sube, maldekstre de la kampo por tajpi. Permesu al via retumilo regi vian mikrofonon kaj laŭtparolilon.
  • Iom informiĝu kiel la retejo funkcias (maldekstra menuo sub “Help”)
  • Ankaŭ indas ludi provludon, kun vi mem aŭ alia uzanto, por iom ekkompreni la sistemon.
  • Atendu aliajn ludantojn 🙂
  • Se vi havas demandojn aŭ volas anonci vin, sendu retpoŝtmesaĝon al abeloabeloabelo (ĉe) gmail (punkto) com

NULIGITA! – Aprila ludado 2020

La reguloj en Berlino por limigi la epidemion de k(o)ronviruso (germane: https://www.berlin.de/rbmskzl/aktuelles/pressemitteilungen/pressemitteilung.915476.php) estis plilongigitaj ĝis almenaŭ la 19a de aprilo, do bedaŭrinde ankaŭ la aprila ludado estas nuligita.

Ni esperas ke dum majo eblos denove renkontiĝi, sed kompreneble ne certas pri tio. La maja ludado estas planata por la 16a de majo, ekde la 14a horo kiel kutime.

Restu sanaj kaj ĝis iam!

NULIGITA! – Marta ludado 2020

Al la februara ludado venis 6 homoj (kvar regulaj partoprenantoj, unu tute nova partoprenanto, kaj unu kiu loĝas ekster Berlino) kaj ni ludis 4 ludojn: Funkenschlag, Dodelido, Splendor, kaj Dobble.

Mi ŝajne nur sukcesis fari unu foton:

20200229_175255

Pro la novaj reguloj en Germanujo por limigi la epidemion de k(o)ronviruso (germane: https://www.bundesregierung.de/breg-de/aktuelles/vereinbarung-zwischen-der-bundesregierung-und-den-regierungschefinnen-und-regierungschefs-der-bundeslaender-angesichts-der-corona-epidemie-in-deutschland-1730934) la marta ludado bedaŭrinde estas nuligita.

Se la kafejo ankoraŭ funkcias, mi (Jessica) planas tamen iri tien, aĉeti ion por kunporti por subteni ilin, kaj poste iom promeni en la apuda parko.

Espereble la ludado okazos dum aprilo kiel planita.

Restu (korpe kaj mense) sanaj! 🙂



La sekva Kibo-ludado okazos je sabato, la 21a de marto, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis kiam la kafejo fermiĝas.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 21a de marto 2020, 14:00 ĝis ? (la kafejo fermiĝas iam inter la 20a kaj 22a horoj)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/489397945086149/

Februara ludado 2020

Dum januaro ni estis 6 partoprenantoj kaj ludis 5 ludojn: Dobble/Spot it, Heckmeck, Imhotep: Das Duell, Komunopolo (bele memfarita de Tabea), kaj Tabuo en Esperanto.

1579713060838124

15797130596169261579713058665102

1579713060220300

La sekva Kibo-ludado okazos je sabato, la 29a de februaro, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis kiam la kafejo fermiĝas.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 29a de februaro 2020, 14:00 ĝis ? (la kafejo fermiĝas iam inter la 20a kaj 22a horoj)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/2448327208751920/